Dong-nacianoj
estas drinkemaj kaj drinkado estas unu el la gravaj aferoj en ilia
vivo. Ili donacas vinon, sin kuraghigas per vino, amikighas per
vino, festas per vino, kultas per vino kaj kuracas per vino. Chiuj
familioj kapablas fari vinon. Nefortaj amara kaj dolcha vinoj faritaj
el glua rizo estas plej shatataj. Multaj familioj trinkas amaran
kaj dolchan vinojn tra la tuta jaro.
La vivo de Dong-nacianoj estas nedisigebla de vino.
Esplorado pri la medicino de Dong-nacio montras, ke triono de la
medikamentoj de Dong-nacio enhavas vinon kaj estas aplikataj por
kuraci multajn malsanojn.
|