Dong-nacianoj
tre shatas acidajn manghajhojn kaj acide peklas legomojn, kortobirdojn,
viandon kaj fishojn, kaj la plej fama estas peklita herbokarpo.
En marto ili peklas brasikojn, en augusto fishojn kaj en la Printempa
Festo porkoviandon.
Dong-nacianoj loghis en malproksimaj montregionoj kun
malfacila trafikado. La lokoj estis izolitaj kaj salo multekosta.
Ofte oni ne povis akurate akiri salon kaj malsanighis au ech mortis
pro manko de salo. Do la nacianoj elpensis la metodon anstatauigi
salon per acida supo. Tial ili tre shatas acidajn manghajhojn. Nun
salo estas tre facile akirebla, sed la acida spicado jam farighis
kutimo en la gastronomio de la nacio. Kaj krome peklado estas bona
etodo por konservi manghajhojn.
Dong-nacianoj manghas nekuiritajn peklitajn fishojn,
viandon kaj legomojn, tial la manghajhoj povas konservi pli da nutro.
En hermetika kaj sala medio bakterio ne povas kreski, tial la peklajhoj
estas bongustaj, apetitvekaj kaj facile digesteblaj.
|