 Vestoj
de dong-oj dividighas en du kategoriojn, nome la nordan kaj sudan.
En la norda parto de la regiono loghata de dong-oj facila estas
la trafiko, alta la produkta nivelo kaj progresa la kulturo, tial
la vestoj de viroj estas preskau samaj al tiuj de Han-nacio, kaj
nur vestoj de virinoj konservas la tradician stilon. La eksteraj
vestoj de la virinoj estas nigraj kaj butonumataj antau la brusto,
la kolumo ronda, la shultrumoj bunte ornamitaj. La jako longas ghis
la femuro kaj che la angulo videblas rugha interna subvesto. La
manikoj longas iom trans la kubuto kaj la manikumoj estas borderitaj
per punto. La interna vesto estas blanka au lazureta, kaj la manikoj
estas pli longaj ol tiuj de la jako, ghis la pojno. La pantalono
estas nigra kaj la broditaj shuoj havas suprenlevitan pinton.
Kapornamoj kaj arghentaj ornamoj estas akcentataj de
la virinoj de Dong-nacio. La virinoj havas longan hararon ligitan
per rugha shnureto kaj volvitan sur la verto. Foje ili kovras la
hararon per nigra tuko, alpinglas arghentan pinglon kaj arghentan
kombilon kaj similan arghentan diademon. Che la kolo estas 5 ringoj
de malsamaj grandecoj. Antau la brusto pendas 5 arghentaj chenoj
kaj unu arghenta pendajho, kiuj rolas kiel amuleto. Che la pojno
estas arghenta braceleto.
La vestoj de sudaj dong-oj estas malsamaj al tiuj de
la nordaj. En la sudo la trafiko ne estas facila kaj oni portas
vestojn en antikva stilo. Tie la virinoj estas tre lertaj en brodado
kaj iliaj vestoj estas tre delikataj. La virinoj portas jakon sen
kolumo. La desegnoj sur la vestoj temas pri drako kaj fenikso. Ilia
jupo havas multajn faldojn kaj la shuoj havas suprenlevitan pinton.
Ankau ili portas arghentan diademon el multaj pecoj. Ili kovras
la hararon per nigra tuko kaj la pantalono estas tre largha. Ili
portas pajlajn sandalojn au nenion.
La virinoj de Dong-nacio portas ornaman talisakon. Ghi
estas brodita en formo de kalabaso, en longo de 12 cm. kaj largho
de 8 cm. che la bazo. Sur helverda fono oni brodas herbojn, florojn
kaj bestetojn per silkaj fadenoj de roza, persikrugha, indiga, verda,
nigre verda, ora kaj arghenta koloroj. La rando de la sako estas
borderita per rugha kaj blua punto kaj ambauflanke pendas rugha
kaj verda kvastoj.
|