 La
nacianoj konstruas sian domon sur montodeklivo. La domo estas chirkauigita
per muro el ramita tero, en alto de pli ol 3 metroj. Meze estas
korto kaj chambroj sidas en 3 au 4 flankoj de la korto. La domoj
estas el adoboj kaj la pordoj, fenestroj, traboj kaj chevronoj estas
lignaj.
Kiam la nacianoj konstruas domon, ili volvas la cheftrabon
per rugha tolo. Ili bezonas dungi kelke da charpentistoj, sed ili
mem kaj iliaj najbaroj, parencoj kaj amikoj plenumas grandan parton
de la konstruado. Kiam oni instalas la cheftrabon, la dommastrino
volvas kelkajn orajhojn kaj arghentajhojn en rugha tolo kaj pendigas
ilin sub la cheftrabo. Kaj ili por chiam restos tie. La chefa chambro,
septita en tri chelojn, rigardas al la sudo. Ghi estas meblita pli
bone ol la aliaj chambroj. Geavoj loghas en tiu chambro. Iuj kompare
bonhavaj familioj vakigas la chambron, kiam la grandaghuloj forpasis,
kaj rezervas la chambron por honoraj gastoj. La ceteraj familianoj
loghas en simple meblitaj chambroj. En la chambroj estas terlitoj
hejtataj tra la tuta jaro pro la malvarma klimato. Fekajhoj de bovo,
shafo kaj azeno estas chefa hejtajho. Krome oni burligas ankau herbojn
kaj branchetojn. La necesejo situas en angulo post la pordo de la
korto au apud stalo, malproksime de la loghejo.
|