 Dongshjang-nacio
kredas je islamo kaj havas vivmanieron similan al tiu de Huj-nacianoj
en la nordokcidento de Chinio. Ankau iliaj vestoj estas similaj
al tiuj de Huj-nacianoj. Iliaj vestoj estas faritaj el nigra, blua
au nigre blua tola shtofo. La knabinoj portas rughajn kaj verdajn
vestojn. La kolumo kaj antaupeco de la vestoj estas broditaj. La
viroj portas mallongan jakon kaj malhelkoloran veshton, kaj ilia
pantalono longas ghis la maleolo. En vintro ili portas veston el
kapra felo kaj la manikumoj estas borderitaj per largha nigra au
rugha tola shtofo. Ili portas ankau brunan lanan veston. La virinoj
portas broditajn vestojn kun ronga kolumo, granda antaupeco kaj
larghaj manikoj. Iliaj pantalontuboj havas entranchon che la malantaua
malsupro, kaj la pantalono surhavas au surkudritan punton au brodajhon.
Kutime ili ligas la aperturojn de la pantalontuboj. En festoj ili
portas broditajn jupon kaj shuojn. La viroj portas senvizieran nigra-blankan
platan chapon. La virinoj portas kufon kun brodajho kaj ekster la
hejmo ili devas porti silkan kaptukon. La koloroj de la kaptuko
varias lau la agho: Fraulinoj kaj novedzinoj portas verdan kaptukon,
mezaghaj virinoj kaj virinoj edzinighintaj antau pli ol 1 jaro portas
nigran, kaj maljunulinoj blankan. La kaptuko longas ghis la talio
kaj nur la okuloj estas videblaj. Ilia kapornamo konsistas el arghentaj
orelringoj, arghentaj braceletoj kaj cheno el agataj bidoj.
|