 Evenkoj
vivas nomade en primitiva arbaro pashtante alkojn. Ilia tradicia
loghejo estas konusforma tendo kun alto de 3 metroj kaj diametro
de 4 metroj. La tendo estas starigita per pinaj trunkoj. La tegajhoj
de la tendo shanghighas lau la sezonoj. En somero ili tegmentas
la tendon per betula shelo kaj en vintro - ledo de cervo.
Tenejo de la nacianoj estas originala. Ili nudigas
du arbojn kaj pendigas inter ili lignan tenejon atingeblan per dika
trunko kun segilformaj entranchoj uzata kiel shtuparo. En la tenejo
ili konservas manghajhojn, chasajhojn, vestojn kaj instrumentojn.
Ili ne shlosas ghin kaj preterpasantoj povas preni ion laubezone,
sed poste ili devas redoni.
|