Eliri el praarbaro

de DA SHAN

La evenkaj chasistoj, kiuj loghis en Interna Mongolio, jam transloghighis el praarbaro en domon kaj iliaj boacoj en stalon. Tio signifas, ke ili jam forlasis chasadon kaj komencis modernan civilizitan vivon.

Fakuloj diris, ke la tiel nomataj evenkaj chasistoj apartenas al jakut-oj, brancho de la evenka etno. Oni nomas ilin viva fosilio de nordaj etnoj. Ili vivis duonfiksan kaj duonnomadan vivon en profundo de la Granda Xing'an-montaro.

Ili vivis multajn generaciojn en la praarbaro kaj chiam vojaghis per boacoj, sin vivtenante per chasado. Ili bredis boacojn de la antikveco. En la lastaj jaroj iuj el ili iom post iom kunfandighis en la modernan civilizitan vivon kaj ekbredis boacojn en staloj, kaj iuj maljunuloj daure vivis same kiel siaj antauuloj. Oni diris, ke chi-foje 133 evenkaj chasistoj eliris el la praarbaro.

Kial la chasistoj kolektive transloghighis? La loka registaro diris, ke char en la lastaj jaroj la chasajhoj reduktighis iom post iom kaj la maljunaj chasistoj ekvivtenis sin chefe per boacobredado en staloj, kaj la naturaj kondichoj sur montoj farighis pli kaj pli malbonaj, neutilaj al ilia loghado kaj grandskala bredado de duonsovaghaj boacoj, kaj plie iliaj postighintaj loghlokoj ne povas disvolvi ilian chasadon, sed por la etna progreso estas necesa la moderna civilizacio. Por ke la damaghitaj partoj de la praarbaro ripozu kaj daure kresku, la loka registaro aranghis la kolektivan ekologian transloghighon.

La novaj loghejoj de la transloghighintaj evenkaj chasistoj estas brikaj domoj. Tie estas lernejo, hospitalo, telekomunika servo, poshtoficejo kaj aliaj fundamentaj establoj. En la nova loghloko la evenkoj vivtenas sin chefe per bredado de boacoj kaj poste ili bredos ankau cervojn kaj guemulojn. La loka registaro deziras fari ilian loghlokon bazo de cervobredado kaj prilaborado de cervaj produktajhoj.