Vestoj de Evenk-nacio

Evenk-nacianoj vivas en la Interna Mongolio kaj Heilongjiang-provinco, kie estas vastaj arbaroj kaj diversaj bestoj.

Antaue la nacianoj faris vestojn, pantalonojn kaj botojn chefe el feloj de bestoj. La pelta mantelo estas oblikve butonumata kaj zonita per longa rimeno, kaj la manikoj estas larghaj. La mallonga fela jako kaj jako el kaprida felo estas vestoj por festoj. Chu viroj chu virinoj shatas borderi randojn de la vestoj kaj kolumon per tola shtofo au kaprida felo kaj zonas veston per rimeno. Ili shatas bluan kaj nigran vestojn. La pantalono estas delikate brodita je diversaj desegnoj. En somero la viroj portas chapon el tolo kaj en vintro konusan peltan chapon kun rughaj kvastoj che la pinto. La virinoj portas orelringojn, braceletojn, fingroringojn au ornamajhojn faritajn el koralo au agato. Edzinighintaj virinoj devas porti arghentajn ringojn ks.