Loghdomoj de Gaushan-nacio

    La tradicia domo de la nacianoj estas konstruita el bambuo, ligno kaj pajlo. La nacianoj faras muron el plektitaj bambuaj latisoj, fostojn kaj trabojn el arbotrunkoj kaj tegmenton el pajlo. Ili havas la kutimon loghigi fraulojn en komuna loghejo en la centro de la vilagho. Tie la junuloj akceptas edukadon pri vivo, fiziologio kaj moralo. Ili povas foriri de la komuna loghejo nur post edzigho. La placo che la loghejo estas loko por aktivadoj de la vilaghanoj.