La
vestoj de gaushan-oj ne varias lau alterno de la sezonoj. La materialo
de la vestoj estas ramio kaj kotono. La viroj portas skarpon, veshton,
mallongan jakon, kaptukon kaj krurvindon. Veshto de viroj en iuj
lokoj estas faritaj el shelo de rotango au kokosarbo. La virinoj
portas jhaketon kun au sen manikoj, au oblikvan jakon, antautukon,
pantalonon au jupon. La virinoj estas lertaj en brodado kaj tinkturado
de lina teksajho. Ili ornamas veston per delikataj brodajhoj kaj
faras ornamajhojn el konkoj kaj bestaj ostoj. Chu la viroj chu la
virinoj, chiuj shatas porti ornamajhojn el konkoj, bestaj dentoj,
plumoj, bestaj feloj, floroj, moneroj, bambuaj tubetoj ktp. La viroj
portas sur la frunto rubandeton el tolo ornamita per bidoj.
Glavo de Gaushan-nacio
 Ghi
estas metiajho populara en regiono de la nacio. Ghi havas multajn
formojn kaj diversajn longecojn. La tenilo kaj ingo estas tre delikataj.
Ghi povas esti kaj instrumento kaj ornamajho de viroj.
Brusta ornamajho de Gaushan-nacio
Ghi havas du formojn. Unu estas rubando el pajlo au
tolo ornamita per konkaj bidoj. La alia estas cheno el bidoj faritaj
el perlamoto, vitro, koralo k.a. Ghi estas longa kaj suficha por
chirkaui la kolon tri fojojn. Tia ornamajho taugas kaj por viroj
kaj por virinoj.
|