La
membroj de la nacio vivas en montaro kaj iliaj domoj staras sur
fostoj. Sube de la domoj estas stalo. La homoj loghas alte super
la tero por sin defendi kontrau fiinsektoj, serpentoj kaj granda
humideco. Nun la domoj de la nacianoj similas al tiuj de Han-nacianoj,
nome tri chambroj en vico. La meza estas sidochambro kaj ambauflanke
estas po unu chambro septita en du partojn. Unu el ili estas kuirejo
kaj la aliaj 3 estas dormochambroj. La fronta dormochambro kun senestingigha
fajrujo estas manghejo de la familio. Post laboro en tago la familianoj
interbabilas sidante chirkau la fajrujo. La nacianoj akceptas gastojn
apud la fajrujo. La sidochambro kaj la aliaj chambretoj estas interligitaj
per pordoj. La nacianoj okazigas nupton kaj funebran ceremonion
kaj kultas prapatrojn en la sidochambro. La domoj havas ramitan
muron el argilo kaj pajlan tegmenton.
En
iuj lokoj la nacianoj konstruas domon el shtonoj. La muro estas
farita el dikaj shtonaj blokoj kaj la tegmento estas kovrita per
maldikaj shtonaj platoj. Antau la domo estas korto por sunumado
de vestoj kaj grenoj kaj bredo de kortobirdoj. Ambauflanke de la
korto estas po unu shedo respektive por brutoj kaj brulajhoj. Antau
kaj malantau la domo estas parceloj por legomoj kaj chirkau la domo
kreskas fruktarboj kaj bambuaroj.
|