Vestoj de gelau-oj

Ambau seksoj de la nacio portas cilindran jupon trikitan el koloraj shaflanaj fadenoj. La viroj portas mallongan jakon kaj loghantoj en malalta kaj malvarma montaro portas felton ekster jako. La virinoj portas longan jakon kaj mallongan jupon delikate faritajn. La koloroj de la vestoj estas malsamaj lau la klanoj, kaj ili estas nomataj respektive rughaj, blankaj, nigraj kaj buntaj gelau-oj. Gelau-oj portantaj vestojn kun rughaj brodajhoj che la kolumo, maniko kaj juprando estas nomataj rughaj gelau-oj. La buntaj gelau-oj brodas jakon per fadenoj de diversaj koloroj kaj la vesto estas ornamita per silkraupaj kokonoj.

Parto de la nacianoj portas jakon en longo de 1 futo kaj robon ekster ghi. La robo ne havas kolumon kaj manikojn, sed similas al sako kun truoj che la fundo kaj ambau flankoj. Oni surmetas ghin shovante la kapon kaj brakojn el la truoj. La robo havas mallongan antaupecon kaj longan dorsopecon kaj konkoj ornamas la robon. La cilindra jupo estas farita el shaflano en multaj koloroj. La tiel vestitaj nacianoj estas nomataj "roboportantaj gelau-oj". Fraulinoj el "hartonditaj gelau-oj" havas harfranghojn 1 colon longajn. "Seninciziva gelau-oj" observas la kutimon forbati du incizivojn de knabinoj antau ol ilia edzinigho.