Loghdomoj de Ghing-nacio

    Plejparto de la nacio vivas sur insuloj. En la pasinteco iliaj domoj estis konstruitaj el ligno kaj bambuo. La muro estis farita el plektitaj bambuaj latisoj au pajlo tegitaj per argilo. La planko estis farita el lignaj au bambuaj latisoj tapishitaj per pajla mato. La nacianoj devis nudigi la piedojn por eniro en la domon. Sed nun iliaj loghejoj estas 2-3-etaghaj brikaj domoj. La chambroj estas simple meblitaj kaj chirkau la domoj kreskas fruktarboj, agavoj kaj kaktoj.