Ĝing-nacio kun 1.08 milionoj
da membroj loĝas ĉefe sur tri insuloj de la Guangxi-a Ĝǔang-nacia
Aŭtonoma Regiono kaj vivas de fiŝado kaj terkulturado.
Cirkulas
nemalmultaj popollegendoj pri la festo Ha de ĝing-oj. Unu el ili
temas pri tio: En la antikveco iu kantofeino venis al la tri insuloj
de ĝing-oj. Profitante de diskonigo de kantoj, ŝi alvokis popolanojn
kontraŭ feǔda subpremado. Ŝiaj kantoj emociis multe da popolanoj.
Por memorigi ŝin, tieaj posteuloj konstruis "Kioskon Ha"
kiel kapelon. En la lingvo de la nacio, la vorto "ha"
signifas "kanton" kaj samtempe aludas manĝon. Do, ĝing-oj
nomas la tagojn, kiam ili kantas kaj dancas en Kiosko Ha por kulti
diojn kaj praulojn kaj kune manĝas, festo Ha.
Tio estas solena festo de ĝing-oj kaj okazas ĉiujare
en la 10-a tago de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro. La
kultado, gvidata kutime de la plej prestiĝa maljunulo de la vilaĝo,
daŭras 3 tagojn. Ĉeestantaj geamikoj kaj parencoj devas kunporti
drinkaĵojn kaj manĝaĵojn, kaj oni ilin ĝuas kune.
En
la unua tago okazas la plej solena "diobonveniga ceremonio"
kun abundo da kantoj kaj dancoj. Post komenciĝo de la ceremonio,
la ĉefa prezidanto de la kultado kun la ĉeestantoj sub sia gvido
en akompano de tamburado kaj gongado bonvenigas diojn el maro, ĉielo,
kaj prapatroj al ilia sidloko en la kiosko. Sekve, oni prezentas
vinon kaj donacon al la dioj. 4 belaj ĝing-aj junulinoj en rozeta
kitelo, nigra pantalono kaj kun purpura rubando sur la kapo dancas
vino-prezentan dancon por esprimi amon kaj respekton al la dioj.
Dum la amuza
agado post la kultado, estas ne nur kantoj el antikvaj poemoj kaj
historiaj rakontoj, sed ankaŭ dancoj pri te-plukado kaj fiŝ-kaptado.
La prezentado plenas de densa etoso de la nacia folkloro.
En la dua
tago, ĝing-aj junulinoj prezentas dancon pri incensado al la dioj.
La danco kun pieco kaj gajeco igas homojn ĝui ĝojon de la festo
kune kun la dioj.
La
trian tagon oni prezentas "lampan dancon". Akompanate
de tambura muziko, ĝing-aj junulinoj dancas antaŭ la kulta tablo
kun teleroj, sur kiuj brulas kandeloj, en la manoj kaj sur la kapo.
La brulanta kandelo en la telero estas nomata "lampo de dio".
Ili briligas la lampon por peti benon kaj protekton de la dioj.
La
lasta tago, kiam finiĝas kultado al dioj, estas tempo por aŭskulti
kantojn. La homoj sidantaj en la kiosko devas eliri kaj kune kanti
kun la homoj ekster la kiosko. En tiaj belaj kantoj, la dioj revenas
al siaj propraj lokoj. Gajaj kantoj kaj ridoj formas harmonian muzikon
kaj ŝvebas en la vasta ĉielo, kaj ĉe tio la festo Ha estas finita.
|