Ghing-nacio
en la sudo de Chinio vivtenas per fishkaptado kaj iliaj vestoj facile
vidigas ilian fishistecon.
 La
vestoj de la nacio estas simplaj kaj senornamaj. La viroj portas
jakon longas ghis la genuo, ne kovrantan la bruston. La manikoj
estas mallarghaj kaj la pantalono malhelkolora. La virinoj portas
romban mamzonon, blankan au rozetan mallarghan jhaketon kun ronda
kolumo kaj mallarghaj manikoj kaj larghan nigran au brunan pantalonon.
Ekster la hejmo la virinoj portas helkoloran mallarghan kitelon
kun profundaj fendoj ambauflanke, sed la manikoj ankorau estas mallarghaj.
Malgranda parto de la virinoj konservas la kutimon nigrigi la dentojn
kaj aranghi la hararon kiel oblongan tabuleton. La bambua chapelo
de la nacio estas distingigha ornamajho.
|