Loghdomoj
el 2 etaghoj de Ghingpo-nacianoj estas konstruitaj el bambuo kaj
ligno. La supra etagho estas loghejo de homoj kaj la malsupra estas
stalo. La nacianoj rekonstruas sian domon unu fojon en 6-7 jaroj.
Kiam komencighas la konstruado, chu plenkreskuloj, chu infanoj,
chiuj venas helpi kunportante donacon, ekzemple ligno, bambuo, pajlo,
greno kaj vino. Kiam la konstruado estas finita, la mastro pafas
por doni la ghojigan informon, kaj chiuj samvilaghanoj venas gratuli
lin kaj amuzighas per kantado kaj dancado. Vespere maljunuloj gastas
en la nova domo kaj kantas pri la historio de la nacio kaj la junuloj
dancas chirkau bivakfajro en akompano de gongado.
|