Nokto
en la montaro de Ghingpo-nacio estas charma. En luna nokto gejunuloj
kolektighas kaj amuzighas per kantado kaj muzikilludado kaj provas
esprimi sian amon. Dum la renkontigho gejunuloj vershas la koron
al sia amat(in)o. La lokanoj nomas tian manieron "konatighi
kun knabinoj". Kiam gejunuloj atingas necesan aghon, ili povas
libere renkontighi por interkonatighi. Post certa tempo familiano
de la fraulo petas svatanton iri al la hejmo de la fraulino por
anonci la aferon. Se la familio de la fraulino konsentas, ambau
familioj decidas la daton de nupto.
Nupto
de Ghingpo-nacio okazas posttagmeze. Kiam la bonvenigantoj revenas,
oni faras tri pafojn. Fronte de la grupo de la bonvenigantoj iras
la svatanto de la fraulo, kun rugha ligna kesto sur la dorso. La
svatanto de la fraulino portas novajn litajhojn en korbo sur la
dorso, kaj grupeto da junulinoj akompanas la novedzinon. La novedzino
portas nigran senkoluman jaketon oblikve butonomitan, larghan shalon
ornamitan per arghentaj duonsferetoj, rughan broditan cilindran
jupon kaj ledshuojn. Lau la moro de la nacio, la novedzino devas
trapasi tri obstaklojn sur la vojo al la hejmo de la novedzo. Infanoj
faras la obstaklojn el branchajhoj, bambuaj vergoj, eluzitaj bariloj
k.s. La unua obstaklo estas gardata de knabinetoj. Tiam svatantino
en la bonveniganta grupo prezentas al la knabinetoj vinon el bambua
cilindro, donacas al ili bombonojn kaj monon. Sed la knabinetoj
ne chesigas baradon, kriante: "Ne lasu ilin!" Kiam ili
daure "ghenadas", la novedzino chiamaniere klopodas por
trapasi la obstaklon en alia flanko de la obstaklo kaj venas al
la dua obstaklo gardata de knaboj. La trian obstaklon gardas 3-4-jaraj
infanetoj. Oni havas multajn metodojn por trapasi la obstaklojn.
Oni "baras" la novedzinon nur por esprimi al shi bondezirojn.
En iuj lokoj, antau ol la novedzino venas al la hejmo
de la novedzo, la familio de la novedzo devas planti che la pordo
bananujojn en signo de nasko de multe da infanoj. Krome oni devas
planti ankau sukerkanojn por esprimi bondezirojn, ke la nova vivo
de la novgeedzoj estu dolcha kiel sukerkano. En gaja amuzado de
la samvilaghanoj, la novedzo prenas la manon de la novedzino, trapasas
la bananujojn, sukerkanojn kaj "felichan ponton" kaj eniras
en sian chambron.
|