Vestoj de Ghingpo-nacio

Ghingpo-nacianoj shatas nigran koloron kaj iliaj vestoj estas nigraj. La viroj portas jakon butonumatan antau la brusto kaj la maljunuloj portas nigran turbanon. Iliaj pantalonoj estas mallongaj kaj larghaj. Junuloj portas blankan turbanon. La viroj portas sabron au chaspafilon. La virinoj portas nigran jhaketon butonumatan meze au maldekstre antau la brusto, kiu surhavas multe da arghentaj duonglobetoj kaj malgrandaj tintiloj. Ili portas broditan tubojupon de rugha koloro. La desegnoj sur la jupo estas tre diversaj. Ili portas lanan krurvindon. Ili portas che la talio, kolo kaj pojnoj rotangajn ringojn rughe au nigre farbitajn. En festoj ili portas kostumon kun multaj arghentaj duonglobetoj kaj ornamas sin per arghentaj koliero, cheno, braceletoj kaj orelpendajhoj.