Ghino-nacianoj
emas konstrui sian domon sur supro de monto kun modera deklivo en
profunda arbaro. Ilia vilagho nombras dekojn da familioj. Ilia domo
estas konstruita el ligno, bambuo kaj pajlo. Ghi estas subtenata
de fostoj, kaj dikaj trunkoj servas kiel fostaro kaj trabaro. La
planko kaj muroj estas faritaj el plektitaj bambuaj latisoj kaj
tegmento estas kovrita de tavoloj da pajlo. La homoj loghas en la
supra etagho kaj sube estas tenejo de agrikulturiloj kaj stalo.
En la supra etagho estas du sunumejoj: la antaua estas atingebla
per shtuparo kaj la malantaua estas por sunumado de vestoj kaj teksado.
La supra etagho estas septita en plurajn dormochambrojn per bambuaj
plektajhoj, kaj la ekstera chambro servas kiel gastochambro, kuirejo
kaj ankau manghejo. Meze de la gastochambro estas fajrujo en grandeco
de unu kvadratmetro. Tri shtonoj staras por subporti poton. Super
la fajrujo pendas korbo el plektitaj bambuaj strioj, en kiu oni
tenas manghajhojn. La fajrujo kaj tri shtonoj estas sanktaj objektoj
en la domo. Reveninte de laboro, oni sidas chirkau la fajrujo, tetrinkas
kaj interbabilas pri hejmaj aferoj au kamplaboro. La nacianoj akceptas
gaston ankau apud la fajrujo.
En
parto da vilaghoj de la nacio trovighas oblonga bambua domo malsama
al la supre priparolata domo. Tia domo kushas sur fostoj 1 metron
super la tero. Ghi longas 27-28 metrojn, profundas 10 metrojn kaj
havas frontan kaj malantauan pordojn. La unua chambro dekstre en
la fronta pordo estas por patriarko. Ambauflanke de tiu chambro
estas multaj chambroj por malgrandaj familioj. En la domo vivas
membroj de pluraj generacioj de patriarka klano. En la koridoro
meze de la domo estas oblonga teraso masonita el shtonoj, en alto
de 1 futo. Sur la teraso estas pluraj fajrujoj. La unua fajrujo
estas chefa fajrujo simbolanta nepotismon kaj post ghi vicighas
fajrujoj de la respektivaj familioj. Ambauflanke de la fajrujoj
estas la respektivaj familioj. Kiom da fajrujoj, tiom da familioj.
En la domo estas gastochambro por gastoj de la familioj en la sama
domo.
|