Ghino-nacio nombras 18 mil membrojn kaj granda parto
de la membroj loghas en Ghino-distrikto en Yunnan-provinco kaj la
ceteraj dise chirkau la loko. Ghi ne havas skriblingvon, sed parollingvon
kaj originalajn kredon kaj moron. En la lastaj jaroj ghi impete
efektivigis evoluon bezonantan mil jarojn.
Adoltigho
Kiam knaboj de la nacio aghas 15 jarojn, oni aranghas
por ili ceremonion por marki ilian adoltighon. Kiam la knabo iras
al laboro au ien pro afero, embuskintaj junuloj "perforte eskortis"
lin al la ceremoniejo. En la ceremonio la gepatroj donacas al la
filo instrumentaron por produktado, shanghas liajn vestojn per tiuj
por adolto, anstatauigas lian chapon per turbano, vestas lin per
chemizo kun cirklaj desegnoj kaj donas al li broditan sakon. Che
tio la knabo farighas adolto.
Oni okazigas preskau saman ceremonion por knabinoj.
Sed oni ne "perforte eskortas" ilin. En la ceremonio oni
kombas la harojn de la knabino en plektajhon kaj donacas al shi
koloran sakon.
Adoltigha ceremonio estas grava turnopunkto en kreskado
de gejunuloj de la nacio. Post la ceremonio ili estas akcentataj
en aktivadoj de la nacio.
Sunfloro
en simbolo de amo
Meze sur la dorso de blanka jako de la viroj de la
nacio estas kvadrata peco da rugha shtofo kun brodita sunfloro.
Pri la floro cirkulas rakonto:
Bela knabino Brule enamighis al malricha junulo Zebai,
kaj chiufoje, kiam ili rendevuis, la junulo donacis al la amatino
belan sunfloron, kiun shi tre shatis. Sed poste shi estis forrabita
de tribestro. Zebai elsavis shin kaj edzighis al shi. En la nupto
la novedzo portis sur sia dorso sunfloron.
Gejunuloj de la nacio estas liberaj en enamigho. Geamantoj
reciprokas donacojn kaj vershas sian koron per kantado. Kiam ili
revenas hejmen post kamplaboro, geamantoj postlasas foliojn au florojn
survoje por sugesti horon kaj lokon por rendevuo.
Bambua
kabano
Ghino-nacianoj shatas loghi sur supro de milda monteto.
Antaue ili loghis en balustrita bambua kabano, kaj en chiu kabano
vivis 5-6 familianoj. Alia speco de bambua kabano estis longforma,
ke kelkaj generacioj de la klano vivis kune. Ambauflanke interne
de la kabano kushis du vicoj da fajrujoj de la respektivaj familioj,
kaj la patriarko okupis la unuan chambron dekstre de la enirejo.
Kiam forpasas la patro, la gefiloj devas konstrui novan
loghejon kaj renovigi la malnovan. Tio signifas, ke ili oferas la
malnovan domon al la forpasinto. Kiam finighis la konstruado de
nova domo, la tuta vilagho celebras kaj deklamas epopeon de la nacio
kaj drinkas kaj kantas tra la tuta nokto.
Datie-festo
Tio estas la plej grava festo de la nacio. La festado
dauras 3 tagojn en la 12-a monato lau la china luna kalendaro.
Antaue la nacio havis tri tribojn, kaj chiu havis sian
gepatran vilaghon. En la 12-a monato la patriarkoj de la gepatraj
vilaghoj interkonsilighis pri festado. La vilaghoj havis feston
en malsamaj tempoj, kaj la vilaghanoj havis pli da shancoj por intervizito.
En la unua tago de la festo oni okazigas konkurson
por kapti bovon. La vilaghanoj kolektighas kun vino kaj manghajhoj
kaj ghoje kantadas drinkante.
En
la dua kaj tria tagoj la vilaghanoj intervizitas kaj gejunuloj kontaktighas
kun sia amato reciprokante donacon.
Intimaj
rilatoj kun Han-nacio
Zhuge Liang estis chefministro de Shu-regno en sudokcidenta
Chinio antau 1800 jaroj. Lia nomo estas simbolo de sagho. Tie cirkulas
multaj rakontoj pri li. Li enkondukis en la sudokcidenton de Chinio
la avangardan agrikulturan teknikon, arkitekturon kaj kulturon kaj
pro tio li estis multe respektata de la lokanoj. Kiam li foriris
de la sudokcidento, la lokanoj larmis che adiauo. Tio pruvis, ke
deantikve Ghino-nacio havas intimajn rilatojn kun Han-nacio.
|