Ĝino-nacio kun ĉ. dekmil
anoj loĝas ĉefe sur Ĝino-monto en Xishuangbanna de Yunnan-provinco,
sudokcidenta Ĉinio. En la komenco de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento
ili adiaŭis primitivan arbaron kaj ekloĝis sur Ĝino-monto.
Ĝinoj
estas liberaj en seksa rilato antaŭ geedziĝo. Eksedziĝa nasko estas
tre populara kaj tiel naskita infano povas vivi kune kun sia patrino
en la familio de viro, al kiu edziniĝi la patrino. Tie la infano
ne suferas de sia bastardeco. Nun ĝinoj praktikas monogamion, sed
ili ne permesas geedziĝon inter tiuj, kiuj havas la saman familian
nomon. La enamiĝo kaj geedziĝo de ĝinoj ĝenerale havas subajn 3
periodojn:
Tabuo
de enamiĝo
Por ĝino-aj geknaboj antaŭ plenkreskiĝa ceremonio estas
malpermesitaj enamiĝo, libera agado post vesperiĝo kaj kontaktiĝo
kun plenkreskaj geamantoj, ĉar en tiu periodo ili ne kapablas ŝultreporti
respondecon por la socio kaj familio pro sia neplenaĝeco.
Aliĝo
al junularaj organizoj
Ĝino-aj
gejunuloj havas siajn proprajn organizojn nomitajn "Raokao"
por knaboj kun Asno kiel estro (Asno signifas en la ĝino-a lingvo
ĉefon) kaj "Mikao" por knabinoj sen estrino, en kiu oni
kune interkonsiliĝas pri diversaj programoj. Por aliĝi al la organizo
gejunuloj kutime devas doni 3 tufojn da tabakstrioj kiel donacon.
La organizoj havas regulojn, kiujn la membranoj devas observi. "Raokao"
ofte helpas protekti publikan sekurecon kaj solvi konfliktojn. La
du organizoj ofte okazigas kunvenojn aŭ amuzajn aktivadojn, por
ke gejunuloj havu ŝancon interkonatiĝi kaj enamiĝi. Iuj familioj
invitas gejunulojn al sia bambua domo kaj varme regalas ilin.
Vespermanĝinte
fraŭlinoj en bela vesto kaj kun belaj ornamaĵoj kolektiĝas en fiksita
loko. Ili faras bivakfajron kaj enmetas brulantan lignokarbon en
bambutubon por fari nigran inkon, per kiu ili nigrigis siajn dentojn.
Laŭ ilia moro, tio estas la plej bona maniero por beligi la knabinojn.
Sekve ili sin okupas por trikado. Tiam venis ankaŭ junuloj. La gejunuloj
interŝanĝas salutojn, babilas kaj ridas. Ili kaj faras bambuplektadon
kaj reciprokas kantojn por amesprimo.
Enamiĝo
de ĝino-aj gejunuloj estas libera kaj romantika: Je vespero ili
ofte lasas ĉe vojkruciĝo unu aŭ plurajn arbofoliojn kiel rendevuan
signon, kiun oni nomas "arbofolia letero", per kiu la
geamantoj scias la rendevuajn tempon kaj lokon. En iuj vilaĝoj oni
liveras por geamantoj publikajn ĉambrojn, en kiuj ili povas sin
amuzi kaj tranokti. Enamiĝinte unu al la alia, gejunuloj interŝanĝas
donacojn, ekz. cigaredon, teon kaj fruktojn, kaj poste sakojn en
nacia stilo. Kiam ili fianciĝis, la junulo donacas paron da kupraj
braceletoj al sia fianĉino, kiu reciprokas al li kronon el ruĝaj
faboj. La krono kun pendantaj senkoloriĝantaj flugiloj de insekto
estas la plej bela kapornamo por la junulo, kaj la senkoloriĝantaj
flugiloj simbolas ilian fidelan amon. Ĝino-aj gejunuloj esprimas
amon ankaŭ per prezentado de freŝaj floroj: se junulo enamiĝas al
fraŭlino, li donacas al ŝi freŝajn florojn, se ŝi akceptas la florojn
kaj tenas ilin en la manoj, tio signifas, ke ŝi akceptas lian amon.
Male, ŝi sin turnas kaj foriras. Sed dum kantado inter gejunuloj,
se junulo kaj junulino enamiĝas unu al la alia, do kutime ŝi devas
la unua esprimi al li sian amon.
Se gejunuloj estas en bona akordo, post kiam ili enamiĝas,
ili povas kunloĝi. Malsamaj vilaĝoj havas malsamajn kutimojn pri
kunloĝado: iuj geamantoj tranoktas en publika domo, aliaj kunloĝas
en hejmo de la amantino. Foje, ili kunloĝas alterne en ambaŭflankaj
hejmoj. Iom post iom ilia rilato estas konata de aliaj. Poste, ili
reciproke donacas ĉiutagajn kaj laborajn instrumentojn kaj kune
faras kamplaboron. Stariginte harmonian rilaton aŭ naskinte bebon
post unu jaro kaj duono ili oficiale geedziĝas. Se dum la kunloĝado
okazas inter la geamantoj malakordo, ili rajtas disiĝi kaj elekti
novan amaton aŭ amatinon.
Geedziĝa
ceremonio
Kutime,
la geedziĝa ceremonio de ĝino-oj daŭras 3 tagojn. En la unua tago
la novedzo, liaj geonkloj de la patrina flanko kaj svatanto, venas
kun cigaredoj, vino kaj teo al la hejmo de la novedzino por gratulado.
En la dua tago la novedzino bele vestita kun la dentoj nigrigitaj
atendas hejme venon de la novedzo. Kiam venas la novedzo, la novedzino
en akompano de 2 amikinoj descendas de la domo por iri kun la edzo
al lia hejmo. Kiam la novedzino venas al la hejmo de la novedzo,
ŝia bopatrino enmanigas al ŝi ovon por esprimi sian bonvenigon.
Najbaroj venas ilin gratuli kaj prezentas al ili diversajn demandojn
kaj enigmojn. Ĉiuj kune tostas kaj kantas. En la 3-a tago, kiam
foriras la gastoj, la genovedzoj kune ekiras al la kamplaboron kaj
komencas la novan vivon.
Post geedziĝo, ĝino-aj paroj havas harmonian interrilaton
kaj malofte okazas divorco kaj kverelo.
|