Ghino-nacianoj proksimighas al moderna vivo
de WA NA

Nacimalplimulto Ghino de Chinio dumlonge restis en postighintaj ekonomio kaj kulturo. Sed nun ghi grandpashe marshas en la evoluo de historio. En 1949, kiam jhus fondighis la nova Chinio, la nacio vivis primitivan vivon. Sed en la sekvanta duonjarcento ghi impete iris en la modernan civilizacion.

En la lastaj 20 jaroj la nacio spertis pli rapidan progreson en sia ekonomio. La nacianoj akcentas kulturadon de teo kaj ankau disvolvon de forstumado, grenkulturo k.a. Ilia loghloko Ghino-monto farighis unu el la gravaj bazoj de Puer-teo, fama tespeco de Yunnan-provinco.

Krome la nacianoj disvolvas ankau produktadon de farmaciaj plantoj, kauchuko kaj tropikaj fruktoj kaj brutobredadon. Nun al la nacio popularighis televidilo, videoregistratoro, fotilo, motorciklo k.a. En la lastaj 2 jaroj kelkaj el la nacianoj ekhavis privatan auton.

La nacianoj konscias, ke akcento de edukado garantias longdauran kaj stabilan disvolvighon de la nacio. La nacianoj fervore klopodas por konstruo kaj rekonstruo de lernejoj. En la loko de la nacio lernejoj estas la plej bonaj konstruajhoj.

Nun oni ne povas trovi la fonton de la historio de la nacio pro manko de skriba noto. Vidante la infanojn kantante irantaj al lernejo, oni eble pensas, ke la nacio estas akumulanta forton por pli rapida evoluo kaj pli granda kontribuo al la moderna civilizacio.