La
ghino-oj, unu el la plej malgrandaj naciminoritatoj de Chinio, vivas
en arbaroj de Xishuangbanna, sudokcidenta parto de Chinio. Nun en
Chinio estas malpli ol 20 mil ghino-oj. Ili vestas sin per apartaj
vestoj kun apartaj ornamajhoj. Ghenerale, la viroj portas blankan
au nigran kaptukon, jakon el blanka dreliko kun rughaj strioj kaj
pantalonon el maldelikata nigra katuno. La virinoj, chu junaj chu
maljunaj, portas blankan au nigran tri-angulan chapon kun ornamajhoj
el diverskoloraj lanoj, blankan, bluan au nigran jakon borderitan
per diversaj desegnoj. La jakoj de fraulinoj havas romban ornamajhon
kun diversaj strioj sur la brusto kaj iuj havas diversajn arghentajn
ornamajhojn. Chiuj virinoj portas mallongan jupon el nigra dreliko
kun diversaj strioj kaj nigrajn krurzonojn kontrau hirudoj en ghangaloj.
|