Loghdomoj de Ghuang-nacio

    Ghuang-nacianoj shatas vivi en loko kun akvo kaj montoj, kaj iliaj domoj estas konstruitaj el ligno. La homoj okupas la supran etaghon kaj teretagho servas kiel stalo. En la mezo de chiuj domoj estas nicho. La antaua parto de la sidochambro estas loko por ceremonio kaj societado. Ambauflankaj chambroj estas dormejoj kaj la malantaua parto de la sidochambro estas vestiblo. En la domoj estas fajrujo kaj la nacianoj havas manghojn che la fajrujo.