| Chevalosta 
              kordmuzikilo de Ghuang-nacio popularighas en la lokoj de Ghuang-nacianoj 
              en la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono kaj Yunnan-provinco.
  La 
              origino de tiu muzikilo rilatas vaste cirkulantan rakonton. Antau 
              longe estis paro da gejunuloj, kiuj kreskis kune en la vilagho. 
              Ili enamighis kaj la junulo A-Lie ofte ludis sian krudan kordmuzikilon, 
              kiun li mem faris, por vershi sian koron. La sagha junulino A-Ran 
              respondis al li per kantado. Sed la potenca tribestro shatis shin 
              kaj shian chevalon kun kvar neghblankaj hufoj. Li forrabis shin 
              kaj fermis shin en senluman chambron de sia domo. Li volis rajdi 
              sur la chevalo, sed ghi dejhetis lin kaj li buchis ghin en kolerego. 
              Li deshiris ghian felon kaj eltiris ghiajn ostojn kaj jhetis ilin 
              antau A-Ran. Li devigis shin edzinighi al li. En granda malghojo 
              shi petis sendi al A-Lie faskon da vostharoj kaj femuran oston de 
              la chevalo. A-Lie falis en grandan malghojon. Li faris el la haroj 
              kaj osto de la chevalo kordmuzikilon kaj ornamis ghin per skulptita 
              chevalkapo. La sono de la muzikilo laute resonadis en la valo. Poste 
              A-Lie elsavis A-Ran kaj formigris. Kien ili venis, tie oni audis 
              belan muzikon de la kordmuzikilo. 
  La 
              tradicia chevalosta kordmuzikilo longas 46-60 cm. La stango de muzikilo 
              estas farita el ligno au bambuo, la resonbareleto -- el femura osto 
              de chevalo. La du kordoj estas silkfadenaj au shtalaj, kaj la archo 
              estas farita el maldika bambua vergo kaj vostharoj de chevalo. La 
              sono estas iom akuta. Antaue oni ludis la muzikilon en akompano 
              kaj poste oni reformis ghin kaj elfaris altsonan kaj mezasonan chevalostajn 
              kordmuzikilojn, kiujn oni ludas en solludo, kunludo, akompano kaj 
              koncherto.
 
  |