Nupta moro de Ghuang-nacio

Kiam fraulo ekamas iun fraulinon, li esprimas sian amon al shi, kiam li sola renkontas shin. Li metas sur shian shultron unu ekstremon de rugha shnuro en signo de amo. Se la fraulino ne akceptas lin, shi devas tuj foriri. Se shi konsentas, shi prenas la rughan shnuron kaj ridete signas al la fraulo. Poste ambau familioj decidas la daton de nupto pere de svatanto. La nupto estas simila al tiu de Han-nacio.