Brodita
pilko kun historio de pli ol 1000 jaroj estas amatestaĵo de gejunuloj
kaj bonaŭguraĵo de Ĝŭang-nacio. Nun ĝi estas ankaŭ Ĝuang-nacia metiartaĵo
ŝatata de diverslokaj turistoj.
Preskaŭ ĉiuj familioj en Jingxi-gubernio de la Guangxi-a
Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono produktas broditajn pilkojn. La broditaj
pilkoj havas ĉefe ruĝan, flavan kaj verdan kolorojn. Ili konsistas
el 12 facetoj. Sur tiuj facetoj estas broditaj desegnoj de drako,
fenikso, pavo, orfiŝo, ambirdo, gruo, krizantemo, peonio, orkideo
kaj bondeziraj vortoj. La edroj estas garnitaj per oraj fadenoj.
 Irante
sur la ŝtonaj vojoj en Jingxi-gubernio, oni povas vidi apartan trajton
de la nacio: ĉe pordoj de antikvaj domoj sidas knabinoj brodantaj
pilkojn. Antaŭ ili estas ligna tablo kun freŝkoloraj ŝtofpecoj,
silkaj strioj kaj fadenoj kaj apude, sur la ligna framo pendas belaj
pilkoj por vendi. Tiuj pilkoj faras la antikvajn stratojn pli belaj.
Laŭdire, en la pasinteco, kiam knabino de Ĝŭang-nacio
enamiĝis al iu, ŝi faris elegantan pilkon por donaci al la amato
kiel amatestaĵon. Nun la broditaj pilkoj jam fariĝis karakterizaj
komercaĵoj en tiu loko.
|