Vestoj de ghuang-oj

La vestoj de ghuang-oj estas faritaj el toloj teksitaj de ili mem. La viroj portas nigran jakon kun malalta kolumo kaj 6-8 paroj da tolaj butonoj en la mezo. La jako havas du malgrandajn poshojn che la supro kaj du grandajn che la malsupro. La basko estas larghe faldita internen kaj che ambau flankoj estas fendoj. La pantalono de la viroj estas largha kaj longa ghis sub la genuoj. Parto de la viroj portas krurvindojn kaj kaptukon. En laborado ili portas pajlajn sandalojn kaj en festo tolajn shuojn kun larghaj aperturoj.

La virinoj portas nigran kaptukon, nigre bluan au peze bluan tolan jhaketon kun malalta kolumo kaj antaupeco butonumata che la dekstra flanko. La kolumo, manikumoj kaj rando de la jhaketo estas broditaj. Sur la interna flanko de la antaupeco de la jhaketo estas posho kaj che la dekstra flanko estas kelke da tolaj butonoj. Ilia pantalono estas largha (iuj garnas la pantalontubojn per du koloraj rubandetoj). Ili zonas sin per antautuko. Maljunulinoj portas peze bluajn vestojn kaj junaj virinoj shatas la hele bluajn. Malsamaj triboj de la nacio portas vestojn kaj kapornamojn de malsamaj stiloj. La virinoj estas lertaj en brodado. En festoj au kantokonkurso ili portas broditajn shuojn kaj broditajn shultrumojn.

Broditaj shuoj

Virinoj lertas en farado de broditaj shuoj. La shuoj havas au ne kalkanumojn. La shuoj havas suprenlevitajn pintojn kaj similas al shipo. La plandumo estas dika. Junulinoj shatas shuojn de helaj koloroj, ekzemple granata koloro. La brodajhoj montras drakon, fenikson, dancantajn leonojn, papiliojn, florojn, birdojn k.a. Maljunulinoj kutime uzas nigran kaj malhele rughan koloron kaj brodas je desegnoj de nubo, drako, leono k.a.

Hararangho

Hararangho de virinoj varias lau lokoj. Maljunulinoj en Longsheng de Guangxi ne tuberigas la harojn, sed spiraligas ilin sur la verto kaj kovras per nigra tuko. Junulinoj havas longajn harojn che la verto kaj tonsure tondas la chirkauajn harojn. La longaj haroj direktighas al la frunto kaj estas faskigita per blanka shtofpeco kaj arghenta kombilo. La haroj de infanoj estas komplete forrazitaj kaj la infanoj portas chapon kun arghenta ornamajho donacitan de la patrinflanka avino. Virinoj de Tian'e havas longajn harojn ne plektitajn kaj edzinighintaj virinoj tuberigas la harojn volvantajn la kapon de maldekstre dekstren kaj kovras per kaptuko. Fraulinoj havas harplektajhon kaj harfranghon. Edzinighintaj junulinoj havas du harplektajhojn. Mezaghaj kaj maljunaj virinoj havas hartuberon sur la okcipito. Virinoj de Lianshan de Guangdong havas longan harplektajhon spiraligitan, fiksitan per longa pinglo kaj kovratan per nigra silko.