La
domoj de Hani-nacianoj dividighas en du arkitekturajn stilojn: La
unua estas surtera, kaj la dua - palafita. Plejparto de iliaj domoj
estas palafitstilaj. En iuj lokoj la domoj de la nacianoj portas
la spurojn de arkitekturo de aliaj kulturoj, kaj ili multe diferencas
pro la malsameco de la lokoj. La nacianoj facile akiras materialojn
tuj en sia loko kaj konstruas domon en vintro au frua printempo.
Domoj en sama vilagho havas preskau saman stilon.
La
domoj de la nacianoj konsistas el chefa chambro, apudaj chambroj
kaj flankaj shedoj. La domoj estas tegmentitaj per plektita pajlo.
Parto de la domoj estas duetaghaj. Sur la tegmentoj de la apudaj
chambroj kaj shedoj estas fortikaj argilaj terasoj, kie oni sunumas
ion au ripozas. Sur la argila teraso oni starigas pajlan tegmenton
por konservi grenon, fruktojn kaj
aliajn rikoltajhojn, au loghigi gefilojn, kiuj atingis la aghon
por geedzigho, ke ili mem elektu amaton.
Domo
de alia stilo estas bambua palafito. Oni konstruas tian domon super
teraso. La supra etagho servas kiel loghejo kaj sub la domo estas
stalo de brutoj kaj kortobirdoj kaj tenejo de diversaj akcesorajhoj,
chirkauigitaj per bambua barilo. Oni tegmentas la domon per pajlo,
bambuaj latisoj au tegoloj. La domo estas chirkauigita per ligna
au bambua barilo.
|