Ailao-montregiono
en la suda parto de Yunnan-provinco estas bela kaj fekunda kun milda
klimato kaj densaj arbaroj. Tie loghas hani-oj, unu el la chinaj
nacimalplimultoj. La hani-oj
estas serenaj, fervoraj kaj honestaj. Ili vivas kiel en granda familio.
Tion bone manifestas ilia longdraka festeno.
La festeno okazas kelkajn fojojn chiujare. Por soleni
la Printempan Feston, sesamonatan kaj dekamonatan festojn lau la
china luna kalendaro, la hani-oj eldomigas tablojn, kunigas ilin
unu kun alia kaj fine formas longan tablaron sur la vilagha strato
por la festeno. Char la festena tablaro estas tre longa, oni nomas
la festenon longdraka festeno. Chiuj vilaghanoj eldomighas por kune
celebri la feston.
Frumatene,
oni purigas la vilaghon kaj portas novajn naciajn vestojn. La knabinoj
surhavas brilan arghentan kapornamon kaj vestojn kun longaj arghentaj
chenoj tintantaj che chiu pasho. La viglaj knaboj lauvice tamburadas
kaj gongadas che vilaghlimo. Ju pli fore la sono audighas, des pli
richa montrighas la vilagho.
La vino kaj pladoj de la festeno estas preparitaj de
hani-oj mem. Kiu preparas pli da bongustaj pladoj, tiu sentas sin
fiera. Tial oni shtele konkuras por doni abundajn pladojn. Poste
chiuj familiestroj surtabligas memfaritajn sorg-vinon kaj diversajn
pladojn. Sur chiu tablo bonodoras almenau 20 pladoj.
Che la komenco de la festeno oni sidigas 2 respektindajn
maljunulojn sur honoraj sidlokoj, kiel prezidantojn de la festeno.
Ili, noblaj kaj altprestighaj, devas ne nur havi filojn kaj nepojn,
sed ankau esti laboremaj en terkulturo kaj lertaj en dommastrumado.
Gvidate de ili, oni altablighas. Che la tablo la maljunuloj familiare
interparolas kaj la patrinoj de infanoj babilas pri hejmaj aferoj,
dum la gejunuloj ghoje shercadas. En la tuta vilagho regas solidareco
kaj gajeco.
Post kiam la festen-prezidantoj donas salutvortojn,
oni krias "Shashaoluo!". Tiu solena kaj kruda krio signifas
adiaui la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan kaj celebri la richan
rikolton. La longdraka festeno komencighas per mangho de glu-riza
bulo, kio signifas, ke chiuj vilaghanoj unuighas kiel glu-riza bulo.
La hani-oj kutime manghas chiu 2 bovlojn da rizo. Se
oni manghas tre malmulte, li devas 2-foje preni manghajhon, char
la hani-oj opinias, ke en la mondo nur malliberuloj kaj almozuloj
manghas unu bovlon da rizo. Tial oni nepre aldonas al vi manghajhon,
kiam vi gastas che hani-oj. Che la tablo la junuloj aldonas de tempo
al tempo vinon kaj manghajhon al la maljunuloj kaj gastoj. Kiam
la maljunuloj per unu spiro eltrinkas plenglason da vino, chiuj
aliaj cheestantoj huraas. En la vilagho regas gaja kaj felicha atmosfero.
Post mangho audighas tamburado kaj gongado. La 2 prezidantoj
ekdancas lau takto de la tamburado, dum la aliaj krias shashaoluon
por ilin akompani. Post kiam ili finas sian dancon chirkau la festenejo,
la aliaj ekdancas, svingante poshtukon. Tio plene montras la unuighon
kaj reciprokan helpon de la hani-oj, ilian amon al la vivo kaj prosperon
de la vilagho. La festeno dauras ghis sunsubiro.
Nokte oni bruligas kampfajron. Che la fajro la gejunuloj
frapas tamburojn el bovledo kaj gongojn, ludas 3-kordajn instrumentojn
kaj bambuajn flutojn, kantas hani-ajn popolkantojn kaj dancas belajn
dancojn. La gaja celebrado dauras ghis sunlevigho en la sekvanta
mateno.
|