Nupta moro de Hani-nacio

Kiam fraulo ekshatas iun knabinon, li prezentas al shi bukedon por sciighi pri shia sinteno. Prezentante florojn, li milde laudas shian belan zonon, vershas sian koron kaj facilmove malligas shian zonon por forpreni. Se la knabino ne akceptas lin, shi defendas sian zonon por esprimi rifuzon.

Sed tiam iliaj interrilatoj ankorau ne estas oficiale difinitaj. La gepatroj de la fraulo devas peti du svatantojn viziti la familion de la fraulino. Che la unua vizito la familio de la fraulo petas la unuan svatanton transdoni al la familio de la knabino vinon, rizon, sukeron, teon, viandon, vestojn au sumon da mono. Post certa tempo, kiam la familio de la fraulo proponas la daton de geedzigho, la dua svatanto iras transdoni donacon kaj decidas la daton de nupto.

En la nupta tago la novedzo venas al la familio de la novedzino per chevalo, palankeno au piediro au dorsportate de alia. La novedzino ne devas mem iri, kaj shia frato surdorse portas shin rekte sur chevalon au en palankenon. Shia patrino devas pretigi 8-futan rughan tolon kun kelke da diverskoloraj globetoj kaj pendigas ghin sur la novedzo. Forlasante la hejmon, la novedzino devas plori por esprimi bedauron forlasi siajn gepatrojn, parencojn kaj hejmlokon.

En la fronto de vico da bonvenigantoj iras muzikantoj ludantaj surnaojn. Post la novgeedzoj iras portantoj de donacoj de la familio de la novedzino por la novedzo. Kiam la vico atingas la hejmon de la novedzo, oni eksplodigas petardojn por esprimi bonvenigon al la novedzino. Respektata grandagulo staras che la pordo kaj shutas sur la novedzinon grajnojn de poligono, tritiko, milio, maizo kaj verda fazeolo por esprimi bondezirojn. Gvidate de knabino, du maljunaj virinoj kondukas la novedzinon en la chambron de la novgeedzoj. La novedzo staras sur alta benko post la pordo kaj levas la piedon super la kapon de la novedzino, por sugesti submetighon de la novedzino al la edzo.

Posttagmeze estas festeno. La novgeedzoj tostas unue al la akompanantoj de la novedzino kaj poste al la gastoj lau generacio kaj agho. Post la festeno estas amuzado de knabegoj. Ili shercas kun la novedzino, postulas de shi cigaredon kaj bombonon, devigas shin ripeti malfacilajn vortojn kaj faradas grimacon kaj gajan distrajhon, kio iom embarasas la novedzinon. La gaja amuzado dauras ghis noktomezo.