de YIREN
Ajni-oj estas branĉo de hani-nacio, kiu loĝas en la Xishuangbanna-a
Aŭtonoma Subprovinco kaj Simao-regiono de Yunnan-provinco, sudokcidenta
Ĉinio. Ili havas multajn morojn, kaj la plej unika estas la nupta
moro "ŝteli knabinon".
La
geknaboj de ajni-oj havas plenan liberon en sociaj interrilatoj.
Ĉiuj vilaĝoj havas "publikan domon" por renkontiĝo kaj
amrendevuo de gejunuloj. En nokto gefraŭloj povas kanti, danci aŭ
kolombumi en la domo.
Post interkonatiĝo, la gejunuloj kaŝe difinas daton
por "ŝteli knabinon". Tiam la junulo helpe de siaj amikoj
"ŝtelas" sian amatinon al sia hejmo. Kaj la knabino afektas
nevolon kaj ŝajne mordas manon de la "ŝtelisto" por signi
amon al siaj gepatroj. Ju pli forte ŝi mordas, des pli profundan
amon al siaj gepatroj ŝi esprimas. Se la "ŝtelata" knabino
ne ploras nek krias, tio signifas, ke la knabino estas aparta.
La
"ŝtelo" okazas en nokto. Kiam oni venis "ŝteli la
knabinon", ŝiaj gepatroj devas elpaŝi por defendi la filinon.
Fakte ili ne fara vere baron, sed nur por vidi, ĉu ilia bofilo estas
sana kaj forta, ĉu li vere amas ilian filinon, kaj ĉu la filino
forte mordas sian amaton.
Post kiam la junulo "ŝtele" forportas la
knabinon hemjen, lia svatanto portas ovojn, vivajn kokojn, rizaĵon
kaj vinon al la hejmo de la knabino. La gepatroj plorante riproĉas
la svatanton, sed finfine ili akceptas la svation.
La moro de ajni-oj daŭras ankoraŭ nun. Ĝi ankaŭ fariĝis
ludo de vilaĝanoj por amuzi turistojn.
|