Ailao-montaro abunda je teraskampoj
Ailao-montaro loghata de multaj generacioj de Hani-nacio ne estas fama sed karakteriza.

La terase kultivataj deklivoj de Ailao-montaro havas centojn kaj ech milon da shtupoj de parceloj. La parceloj en diversaj grandecoj etendighas de la montosupro ghis la montpiedo. Kiam la chiela lumo reflektighas en la kampoj, oraj rebriloj disshutighas en la tuta montaro. Vere harmonie kunekzistas la homoj kaj la naturo en la loko.

En la pasintaj pli ol 1000 jaroj oni apenau postlasis dokumentojn pri la okazajhoj en la montaro. En tiu senlima montaro, Hani-nacianoj faris kultivadon per plej simpla instrumento - shpato kun mallonga tenilo. Kiam tie aperis la teraskampoj, jam pasis centoj kaj ech mil jaroj.

Rigardante la teraskampojn, oni certe kredas, ke dekoj da generacioj de Hani-nacio malavare fandis sian sangon kaj vivon en la montaron. En la profunda montaro etendighanta milojn da kilometroj, la sonoj de la shpato kaj hakilo de Hani-nacio estis audataj jam pli ol mil jarojn.

La zigzagaj teraskampoj serpentumas lau la formo de la montoj, kio montris magian imagipovon de Hani-nacianoj en la kreado de la teraskampoj. Sur la mildaj deklivoj ili kreis grandajn parcelojn, kaj sur la krutaj - malgrandajn. La grandaj parceloj areas multe da aroj, dum la malgrandaj nur kvadratan futon. En Laohuzui de Yuanyang-gubernio estas teraskampo sur montodeklivo, kiu areas pli ol 110 hektarojn!

Oni diris, ke la diligenta kaj sagha Hani-nacio tute kapablis konstrui urbojn, sed tion ili ne faris. En la pasintaj pli ol 1000 jaroj hani-nacio ne havis sian urbon kaj vivis nur en vilaghoj, char en la montaro ne estas terpeco sufiche granda por konstrui urbon. Kaj oni povas diri, ke Hani-nacianoj turnis sian energion kaj kapablon de konstruo de urbo al tiu de teraskampo.

Iasence oni povas diri, ke Ailao-montaro shanghis Hani-nacion, dum Hani-nacianoj transformis la montaron. En la 3-4-aj jarcentoj la migranta Hani-nacio venis al la montaro. Kio en la montaro haltigis la migrantan nacion? Neniu sciis. Sed oni scias tion, ke la montaro shanghis la nomadan nacion en terkulturan nacion.

Tio estas nerefutebla fakto: Hani-nacianoj trovis en la montaro la plej taugan metodon harmonie kunekzisti kun la naturo. Pri tio plej elokvente eksplikis la teraskampo en la montaro: Akvo de la Rugha Rivero vaporighas kaj transformighas en nubojn, nebulon kaj pluvon, kiuj poste falas en la arbaron sur la altaj montoj. "Kiom alta estas la monto, tiom alta la akvo", Hani-nacianoj kreis reton da irigaciaj kanaletoj chirkauvolvantaj la montojn. Tiuj kanaletoj akvumas la kampojn tra la tuta jaro kaj fine la akvo revenas en la riveron.

La montoj de Ailao estas altaj kaj krutaj, kaj grandaj ebenaj terenoj estas malmultaj. Sed la terkultura imposto de la teraskampo estas sama kiel tiu de ebenajhoj de la landinterno. Ch. 1980 la loko chiujare liveris al aliaj lokoj 15000 tunojn da greno.

"Teraskampo de Ailao-montaro de Yuanyang estas unu el la mondaj mirakloj", diris iu fremdlanda jhurnalisto. Kaj oficisto de Ford-fonduso de Usono diris, ke oni neniom shangu la teraskampon de Hani-nacio. Shajne ankau Hani-nacianoj konsciis, ke ili kreis miraklon de la homaro, kaj la loka registaro jam decidis peti Uneskon enlistigi la teraskampon en "Mondajn Naturajn kaj Kulturajn Heredajhojn".