Distingighaj vestoj de hani-oj
Fotoj de LIU SIGONG

Hani-oj plejparte loghas en la sudokcidenta parto de Yunnan-provinco kaj vivas de gren-kulturado sur montregionaj shtuparkampoj. En aparta vivmedio formighis la hani-a multkolora vesto-kulturo.

Ajni-oj, kiuj vivas en la gubernio Menghai de la subprovinco Xishuangbanna, estas unu el la sep branchoj de Hani-nacio kaj konsistigas ch. 8% de la hani-oj. Iliaj vestoj kaj ornamajhoj estas tre distingighaj. Ili shatas vestojn faritajn el malhele blua shtofo teksita kaj tinkturita de ili mem. La viroj portas veston dekstre butonatan kun du vicoj da grandaj arghentaj pecoj kaj nigran turbanon surkape. La virinoj portas veston dekstre butonatan sen kolumo, mallongan jupon kaj kolieron el bidoj. Ili shatas chirkauvolvi la krurojn kaj vesti la kapon per kvadrata chapo kun malgrandaj arghentaj pufoj kaj bidoj. La knabinoj portas chapon kun bidoj chirkau la rando kaj kun franghoj pendantaj che la oreloj.

Multas la kapornamajhoj de hani-aj virinoj. En la agho de 17 jaroj junulino ekportas ornamajhon post la kapo kiel signon, ke shi rajtas enamighi al junulo; junulino kun tempiaj haroj estas 18-jara kaj povas edzinighi; la ornamajho volvita per nigra tolo montras, ke shi jam edzinighis.