Domoj de Heĝe-nacio

Heĝe-nacio havas ĉ. 5000 membrojn kaj plejparte loĝas en vilaĝoj kaj urbetoj en Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio. Ili parolas en sia propra lingvo, sed ne havas la skriban.

La domoj de Heĝe-nacio estas konstruitaj plejparte en alta loko fronte al la suno kaj laŭlonge de rivero. Tio oportunas por fiŝkaptado kaj ĉasado. En antikva tempo la domoj de Heĝe-nacio havis du stilojn.

Unu el ili estis pajlotegmenta domo en konusa formo el framo farita de stangoj kun longeco de 3 metroj kaj diametro de 10 centimetroj. Sur la framo estis fiksita pajlo.

La pordo de la domo rigardis al la sudo kaj ene de la domo, en la orienta, okcidenta kaj norda flankoj, estis por dormo kaj en ĝia mezo estis loko por prepari manĝojn. La domo estis simpla, sed troviĝis etiketo por loĝado. Kutime maljunuloj disponis la nordan flankon kaj la junaj - ambaŭ flankojn. Tia domo estis portempa dum fiŝkapta sezono.

La alia estis keloforma loĝejo, primitiva kaj simpla. Por ĝin konstrui oni unue fosis kavon profundan je pli ol du metroj, metis sur la kavon unu aŭ du dikajn trunkojn kiel trabojn, poste ĉevronojn kaj fragmitajn matojn kaj branĉojn, kaj fine tegis per tavolo da tero en dikeco de dekkelke da centimetroj.

La pordo estis ĉe la suda flanko de la domo, kaj apud la pordo estis malgranda fenestro. En la domo estis litoj aŭ terlito taŭgaj por la kvar sezonoj, kaj oni bezonis rekonstrui ilin post 2-3 jaroj.

Antaŭ la domoj de ambaŭ stiloj troviĝis duetaĝa laŭbo por sekigi fiŝojn.

Nun malofte videblas malnovstilaj domoj, kaj Heĝe-oj konstruas domojn el brikoj kaj tegoloj. Nur la duetaĝa laŭbo restas kiel marko de la nacio.