Heghe-oj
shatas frititan au kuiritan manghajhon el milia au maiza faruno
kun seka pulvorigita fisha viando. En festo ili preparas fishan
festenon. Ghiauzi-o kun hakita fisha viando kaj pladoj el salmo
estas iliaj tradiciaj manghajhoj.
Heghe-oj
havas ankau kutimon manghi nekuiritan fishon. Ili manghas ne nur
ghiajn viandon kaj frajon, sed ankau ghiajn kartilagon kaj hauton.
La plado de nekuiritaj fishstrioj miksitaj kun zingibro, askalono,
ajlo, vinagro kaj salo ege bongustas. Laudire la manghajho estis
heredita de bela kaj sagha heghe-a novedzino. Foje shia bopatro
postulis, ke shi kuiru fishon, aspekte nekuiritan, sed fakte mangheblan.
Shi do elektis du freshajn karpojn, tranchis la viandon en striojn
kaj metis ilin en vazon. Marinite en vinagro, la fishoj estis kovritaj
per la fishauto rostata sur fajro kaj senigitaj je skvamoj. Gustumante
la pladon, chiuj laudis ghin. De tiam la plado heredighas de generacio
al generacio.
Nun oni ofte vidas, ke heghe-oj kantante manghas nekuiritajn
fishpecojn sur shipo.
|