Heghe-nacianoj
sin vivtenas per fishkaptado kaj chasado kaj fisho estas ilia chefa
plado. Ili havas multajn metodojn por prepari pladojn el fishoj.
Ili au bakas fishojn sur fajro au vaporumas. Ili shatas ankau fishajhojn
nekuiritajn. Ili tranchas fishviandon en maldikajn striojn kaj spicas
ilin per tre diversaj spicajhoj. Tia fishajho estas tre bongusta
kaj longe konservebla. En chefsezono ili sekigas la kaptitajn fishojn
per sunumado au fajro por rezervi ilin por bezono en postsezono.
La
nacianoj havas specialan ejon por konservi fishajhojn. Kutime chiu
familio havas tian ejon en la korto. Tie oni tenas ankau instrumentojn
por fishkaptado.
|