Heghe-oj vivas che rivero kaj havas richan sperton pri
fishkaptado. Ili bone konas sezonon, lokon, metodon kaj instrumenton
de fiskaptado. Ilia kapablo de fishkaptado havas bonan reputacion
en la lando.
Por
fishkaptado heghe-oj uzas forkon, hokon kaj reton. Fishforko havas
malmunteblan kaj nemalmunteblan stangojn. Forkinte la fishojn, la
kapo de la malmuntebla stango povas esti deprenita kaj shnuro de
la kapo povas tiri la fishon por malhelpi ghian forkuron. La malmuntebla
stango havas ankau grandan forkan kapon, per kiu oni povas kapti
fishon duontunan. Fishhoko estas ofte uzata en printempo, autuno
kaj vintro. Malsamajn fishojn oni kaptas per malsamaj hokoj. Al
shnurego en longeco de 40-50 metroj oni ligas 300 rapidajn hokojn,
kaj chiufoje cheno da fishoj povas esti kaptitaj per tiaj hokoj.
En fishkapta sezono la tuta heghe-a familio iras kapti fishojn kun
manghajhoj kaj fishkaptiloj. Per pli ol 10 retoj interligitaj oni
povas kapti 5 tunojn da fishoj unufoje.
Vintre heghe-oj kaptas fishojn en dometo, kiu konstruighas
sur la glacia rivero. En la dometo ili fosas sur la glacio kavon
de 1 kvadrata metro. En la dometo estas mallume, sed sub la glacio
klare. Se fishoj alnaghas la kavon, ili povas esti facile forkitaj.
Per la metodo heghe-oj ofte kaptas pli ol tunon da fishoj duontage.
La fishoj estas fridigitaj en naturo kaj transportitaj al diversaj
lokoj.
|