Fishkaptado
karakterizas la vestojn de heghe-oj kaj vestoj el fishledo estis
grava marko por la nacio. Ambau seksoj de la nacio shatas porti
longan robon kun largha antaupeco kaj veshton au jhaketon ekster
ghi. Ili tanis hauton de fishoj kaj kolorigis ghin per suko de sovaghaj
floroj. Ankau la fadenoj estis faritaj el ledo de fishoj.
Vintraj vestoj de viroj estis faritaj el felo de kapreolo.
En somero la viroj portis longan robon el senharigita au kurthara
felo de bestoj chasitaj en printempo. La antaupeco estis largha
kaj manikumoj mallarghaj, borderitaj per nigraj desegnoj en formo
de nubo. La du vicoj da butonoj estis faritaj el fishostoj. La pantalonoj
estis faritaj el ledo de ezoko au aliaj fishoj. La virinoj portis
longan jakon el fishledo kaj cerva felo, kaj la kolumo, manikumoj
kaj randoj estis ornamitaj per cervaj ledpecoj en diversaj koloroj
kaj formoj de nubo kaj bestoj au per konkoj.
Ambau seksoj de la nacio portis eksteran pantalonon
el fishledo. En vintro ili portis chapon el kapreola felo kaj shuojn
el ledo de kapreolo, cervo kaj fisho.
|