Heghe-oj
havas ankau kutimon fari veston el fishhauto. Tia vesto de heghe-oj
prezentas ilian kapablon utiligi naturon kaj akomodi sin al medio.
Fishhauta
vesto estas farita el hipoftalmichto (Hypophthalmichthys molitrix),
karpo au salmo. Ghi, ghenerale longa estas portata chefe de virino.
Ghi similas al china robo, tre vasta. Ghia rando estas ornamita
per brodajho au kupraj sonoriletoj. Estas fishhautaj pantalonoj
vira kaj virina. La krurumo de vira pantalono havas nigran randon.
La fishhauta vesto defendas kontrau frosto en vintro, kaj protektas
kontrau akvo en printempo au autuno.
Sed nun tia vesto de heghe-oj ekzistas nur kiel artajho
sekve de altigho de vivnivelo.
|