2-3
tagojn antau la nupto la fiancho de Huj-nacio devas iri al la hejmo
de la fianchino por prezenti vaporumitajn farunajn panojn kaj shafviandon.
En la nupta tago la novedzo iras venigi la novedzinon per charo.
La novedzino devas porti rughajn vestojn kaj fari banon. Shi devas
esti eskortata de homo, kiu havas gepatrojn, gefilojn kaj harmonian
geedzan vivon. Oni devas eskorti la novedzinon frue. Kiam la novedzino
atingas la hejmon de la novedzo, li devas chirkauiri la charon,
antau ol enlasi shin kaj la eskortantinon. La vojo inter la chefpordo
kaj la pordo de la chambro por la novgeedzoj devas esti kovrita
per rugha felta au lana tapisho, se oni havas la eblecon tion fari.
Se ne, frato de la novedzino devas porti shin en la novgeedzan chambron.
Se shi ne havas fraton, frato de shia patrino tion plenumas. La
shuoj de la novedzino ne devas tushi la teron.
Unue imamo recitas paragrafon el Korano. Post tio li
demandas la novedzon en cheesto de la atestanto: "Chu vi volas
preni shin kiel edzinon?" La novedzo devas senprokraste respondi
jeson. Poste li demandas la novedzon pri la samo. Kiam la novedzino
diris jes, la imamo proklamas: "De nun vi estas geedzoj."
Li esperas, ke ili vivos en harmonio. Post la ceremonio la novgeedzoj
iras en sian chambron.
Enirinte
en sian chambron, la novedzo fortiras la rughan kaptukon sur la
kapo de la novedzino, demetas shian kapornamon kaj reciprokas kun
la edzino donacon. Li donacas monon volvitan en rugha papero, dum
la novedzino donacas al li ovalan pinglo-kuseneton faritan el rugha
shtofo. La novedzo donacas al la gratulantoj bombonojn, juglandojn
kaj jujubojn. Post vespermangho la gratulantoj amuzighas en la chambro
de la novgeedzoj. Iu el ili prezidas la amuzadon, kaj la novgeedzoj
devas fari distrajhojn por gajigi la gastojn. Tri tagojn post la
nupto la novedzo akompanas la edzinon al shia hejmo por viziti shiajn
gepatrojn.
|