Domoj de Jau-nacio

    La arkitektura stilo de Jau-nacio estas richa, kaj la plej karakteriza estas ilia ligna domo.

    La nacianoj shatas havi sian domon che monto kaj rivero. La antaua parto de ilia domo estas malpli alta ol la malantaua kaj la direkto ne estas akcentata. Ilia domo havas tri etaghojn: la teretagho estas por brutoj, la dua etagho por homoj kaj la tria servas kiel tenejo de greno kaj diversajhoj. Ili uzas neniun najlon en la konstruado de la domo, sed la domo estas tre firma. La domo ghuas sufichajn sunradiojn kaj freshan aeron.