Geedzigha moro de Jau-oj

Nigrapantalona Jau estas brancho de Jau-nacio. Gejunuloj de nigrapantalonaj Jau-oj geedzighas tute libere. Ili ne bezonas peradon de la gepatroj kaj svatanto. Ilia geedzigho havas tri pashojn: Korversho tra trueto, decido che fajrujo kaj nokta bonvenigo.

Korversho tra trueto

Kiam knabino aghas 14-15 jarojn, shiaj gepatroj devas pretigi por shi specialan domon, ke la filino loghu sola. Sur la ligna muro, en loko alta kiel la lito de la knabino, estas trueto dika kiel etfingro. Se iu junulo shatas shin, li venas nokte al la domo kaj kirle enshovas tra la trueto bambuan stangeton au lignan bastoneton por veki la knabinon. Kaj la knabino komprenas, ke venas junulo por peti shian manon. Shi sin vestas, ellitighas kaj interparolas kun li tra la trueto. Se la junulo plachas al shi, shi malfermas la pordon kaj enlasas lin. Shi ardigas la fajron en la fajrujo kaj sidas vidalvide al la junulo trans la fajrujo por interparolado. Se ili plachas unu al la alia, ilia interparolado dauras ghis tagigho. Se unu el ili ne kontentas je la alia, ili sidas mallonge kaj la junulo foriras.

Decido che fajrujo

Post interparolado ili rendevuas pli kaj pli ofte. La junulo chiuvespere venas al la knabino por kolombumi ghis tagigho. Sed lau la regulo de la nacio, rendevuo absolute ne povas esti subchiela, kaj krome korpokontakto estas malpermesata.

Kiam ili enamighas pli kaj pli profunde, la junulo donacas al la amatino silkajn fadenojn, kaj la knabino brodas per tiuj fadenoj krurzonojn por donaci ilin al la amato. Intershango de tiuj donacoj konfirmas la decidon de geedzigho.

Nokta bonvenigo

Geedzigha ceremonio de nigrapantalona Jau-oj okazas en noktomezo. Ch. la unua horo noktomeze, la novedzo sola au akompanata de 1-2 kamaradoj iras al la hejmo de la novedzino kunportante novajn shuojn kaj shtrumpojn. La novedzino portas novajn vestojn kaj jupon kaj hereditajn kapornamajhojn kaj venas al la hejmo de la novedzo sekvante lin.

Kiam la novgeedzoj eniras en la hejmon de la novedzo, kelkaj parencoj de la novedzo kaj junulinoj de lia vilagho venas en pistan chambron kaj forte pistas en la malplena pistujo. La bruo de pistado ati vilaghon kaj chiuj scias, ke jam venis la novedzino.