Jau-nacianoj
vivas en multaj lokoj de Chinio kaj havas multajn branchojn. En
la Jinping-a Autonoma Gubernio de Mjau-, Jau- kaj Taj-nacioj en
Yunnan-provinco, che la landlimo inter Chinio kaj Vjetnamio, vivas
rughkapa Jau-nacio, brancho de Jau-nacio.
En vizitado en la gubernio miaj amikoj faris multajn
fotojn de rughkapaj Jau-nacianoj, kiuj tre interesis min. Mi admiris
la vestojn kaj rughan triangulan kaptukon portatan de tiuj virinoj.
Mi havis la intencon viziti la lokon.
Estis feliche, ke foiro okazis en la tago post mia atingo
al la loko. La homoplena foiro elspiris fortan lokan etoson. Mi
serchadis rughkapajn Jau-nacianojn. Subite mi vidis virinojn kun
pinta rugha kaptuko. Ili estis ordigantaj achetitajn varojn en kamiono.
La kamiono jam estis plena kaj shajnis al mi, ke ili estis baldau
forirontaj. Mi tuj iris alparoli ilin. Unu el ili respondis al mi
en nelerta Han-lingvo, ke ili loghas en Ping'an-vilagho. Shi diris,
ke ili venis al la foiro en frua mateno kaj nun estis pretaj iri
hejmen forvendinte siajn produktajhojn kaj achetinte bezonajhojn.
Ne estis facile por mi renkonti rughkapajn Jau-nacianojn kaj mi
senpripense grimpis en la kamionon por iri viziti ilian vilaghon.
La
vilagho estas ombrata de arboj kaj bambuaroj. Che eniro en la vilaghon,
shi diris al mi: "Samvilaghano Deng Caifu estas konstruanta
domon kaj vi bonvolu iri vidi la scenon." Mi petis shin gvidi
la vojon kaj shi ghoje konsentis. S-ro Deng afable regalis min per
tagmangho. Dum la manghado li diris al mi, ke li loghas en pajla
kabano. Nun la vivo estis bonigita kaj li anstatauigas la pajlan
kabanon per brika domo. Konstruo de nova domo estas grava afero
por la nacianoj, kaj multaj amikoj kaj parencoj en la vilagho venis
helpi lin. Lia edzino Pan Damei edzinighis al li en la agho de dekkelke
da jaroj kaj nun shi jam aghas 63 jarojn. Kiam ili geedzighis, ili
buchis porkon por regali la parencojn kaj amikojn per festeno en
du tagoj.
Post
la tagmangho mi daurigis mian vizitadon en la vilagho. Antaulonge
mi audis, ke kuracherboj de Jau-nacio ghuas renomon. Kaj la vilaghestro
diris al mi, ke en la vilagho estas avino Zhao Wumei, kiu estas
tre lerta en kolektado de kuracherboj. Mi tuj iris viziti shin.
Shi estas 87-jara kaj aspektas sana kaj gajhumora. Mia vizito ghojigis
shin. Shia familio konsistas el 4 generacioj kaj ghuas grandan harmonion.
Shi diris, ke shi lernis kolektadon de kuracherboj de sia patrino,
kiam shi estis 20-jara. Shi kuracis pli ol mil homojn kaj shia plej
granda talento estas kuraco de ostorompo. Nun shi estas maljuna
kaj ne povas iri sur montojn por kolekti kuracherbojn kaj instruis
sian kuracarton al bonepino.
Virinoj de la rughkapa Jau-nacio estas lertaj en brodado.
En la vilagho mi vidis tie kaj tie grupojn de brodantaj virinoj.
Ili brodas borderajhojn de siaj vestoj. Iliaj brodajhoj havas fortan
nacian guston.
En la vizitado mi trovis, ke chiuj edzinighintaj virinoj
estas senharaj kaj portas sur la kapo triangulan rughan shtofon,
kaj parto el ili portas krome arghentan diademon. Mi ne demandis
pri la origino. La tradicia kutimo heredighis kaj altiris al la
malproksima vilagho multajn turistojn.
|