Jau-oj shatas drogherban banon

Chiutaga bano forigas chagrenon kaj neniu jam bezonas medikamenton." Tion diras jau-nacianoj en Longsheng en la norda Guangxi-provinco.

En Longsheng estas multaj montoj kaj jau-nacianoj loghas sur montoj pli ol 1000 metrojn super la marnivelo. Por sin gardi kontrau la troa humideco kaj malvarma vento, la jau-oj kreis en la praktika vivo multajn metodojn por preventi miasmon kaj malsanon. Drogherba bano estas unu el ili.

La jau-oj kolektas diversajn drogherbojn, lavas ilin kaj dekoktas ilin por bano. Tia drogherba bano estas necesa chiutage, precipe en vintro.

Unue bananto sidas apud ligna barelo plena de varma dekoktajho de drogherboj por sin varmigi per la varma vaporo. Kiam la temperaturo de la akvo en la barelo falas ghis ghi estas konvena por bano, la bananto enakvighas por suficha tempo. Per tia bano ili forigas lacon pro laboro en tago.

Ankau en banado la jau-oj montras la bonan tradicion respekti maljunajn kaj ami junajn. La maljunaj homoj banighas la unuaj, poste infanoj kaj laste mezaghuloj. Ankau gasto banighas la unua.

Por bano oni kolektas sovaghajn drogherbojn au kulturas transplantitajn che sia domo. Oni nombras pli ol 20 specojn da drogherboj por bano. Tia bano sanigas homojn kaj kuracas kelkajn malsanojn.

Drogherba bano vigligas la sangan cirkuladon. Nun ankau en hoteloj oni povas ghui tian banon. Per tia bano turistoj povas sin refreshigi kaj sperti karakterizan moron de la jau-oj.