Huajau-anoj marshas al moderna civilizacio

de LAO HOU

La dua tago de la sepa monato lau la china luna kalendaro estas tradicia festo de Huajau-anoj. Frumatene ili, loghantaj en montoj, kolektighis sur vasta tereno tapishita de herboj apud Maoao-rivero.

Okcidente de la tereno estis scenejo kaj post la scenejo oni pendigis rughan fonon kun ora skribo "Vestomontrado de Jau-nacio de Longhui-gubernio". La montanoj falis en miron kaj ekscitighon, char ili vidis antau la kutima scenejo lignan podion 2 metrojn larghan kaj 10 metrojn longan. Kaj bele vestita timida knabino de Jau-nacio solvis la enigmon: "Chu vi ne televidis tion? Tio estas nenio alia ol konkurso de fasono, nome trovi belajn knabinojn en belaj vestoj, starigi ilin sur alta podio kaj jughi, kiuj estas la plej belaj..."

"Chu? Do ni malrichaj montanoj havos shancon ghui spektaklon!" iu viro kriis de ghojo.

La gubernio estas tre malricha loko de Chinio kaj la lokanoj enspezis malmulte kaj ne havis shancon ghui tian spektaklon.

En la lastaj jaroj la lokanoj alprenis sciencan metodon en agrikulturo kaj akiris richan rikolton en sinsekvaj jaroj. La registaro helpis la kamparanojn en kulturado kaj prilaborado de farmaciaj plantoj. La vivo de la lokanoj bonighas kaj pli kaj pli multaj infanoj vizitas lernejon, kaj la knabinoj de la nacio farighis pli belaj.

La prezidanto de la Komisiono por Nacimalplimultaj Aferoj de la Gubernio volis fari sensacian aferon. Li decidis okazigi konkurson de fasono de Jau-nacio kaj sendi la unuajn 8 gajnintojn viziti unu semajnon en Pekino. La nova plano tuj akiris aprobon kaj subtenon de koncernaj departementoj de la registaro.

Sed oni havis dubon: Chu venos sinanoncantoj por la konkurso de fasono? La malproksima loko longe distancas de la moderna civilizacio. Knabinoj de la montregiono deinfanece lernis kudradon che la patrino, faris dommastrumadon helpe al la patrino kaj neniam foriris de la vilagho. Renkontante nekonaton, ili timide forturnighis kun rughighinta vizagho. Se turistoj volis foti ilin, ili certe forkuris kovrante sian vizaghon per la manoj. Ili certe hontos, se ili montros sin antau la publiko.

Huajau estas parto de Jau-nacio kun 3 milionoj da membroj. Sed Huajau, brancho de la nacio, nombras nur 6000 membrojn. Ili dise loghas en profundaj montoj kaj malofte kontaktighas kun la ekstero. Dank' al tio ili konservis sian antikvan moron kaj vivmanieron. Lastatempe la vestoj de la viroj farighis pli kaj pli similaj al tiuj de Han-nacianoj, sed tiuj de la virinoj farighis pli kaj pli belaj.

Shajne la pordo de la antikva vilagho iom post iom malfermighas al la ekstero, la moderna civilizacio iom post iom proksimighas al la loko. Au eble la knabinoj de la nacio legis pli kaj pli multe kaj havigis al si memfidon kaj kuraghon? Au eble vizito al Pekino estis forte dizirata de ili? Ekster la atendo, multaj el ili sin anoncis al la konkurso de vestomontrado.

En la tago de la konkurso che la scenejo kolektighis maro da ekscititaj montanoj kaj la virinoj sin vestis tiel bele, ke ili aspektis kiel disvolvighantaj floroj sur la monto. La scenejo farighis mondo de virinoj kaj maro de floroj.

La unua konkursanto suriris la podion kun timido kaj memfido. Shi vestis sin per blanka vesto kun bunta zono kaj rugha kaptuko. Shi venis al la antauo de la podio, kiu altas ghis la frunto de la rigardantoj. Shi faris turnighon en bela movo kaj senrezerve montris la belecon de la vestoj kaj la allogan sveltecon. Post tio shi kantis amkanton de la nacio kaj akiris varman aplaudon de la rigardantoj. Poste shi respondis kelkajn demandojn kaj per tio finis sian neforgeseblan prezentadon.

La bela kaj placha prezidantino de tempo al tempo anoncis la poentojn gajnitajn de konkursantoj kaj la feine belaj knabinoj lauvice sin montris sur la podio farante pashadon, pozadon kaj respondon al demandoj. Ho, shajne tio estis pli felicha kaj pli ekscita ol edzinigho!

En la finalo de la konkurso en la sekvanta tago la 16 gajnintoj kaj iliaj familianoj alprenis chiajn rimedojn por krei rekordon. La 16-jara knabino Feng Huixiang havis bonan korstaton en la prepara konkurso kaj estis memfida al sukceso. Shiaj patrino kaj onklino estis aktorinoj de Jau-nacio kaj mutle penis kaj vestis shin per vestoj speciale por novedzino. Kiam shi estis pashonta sur la podion, la patrino subite elprenis el sia posho rozarion da brilaj arghentaj sonoriletoj kaj alligis ghin al la talio de la filino. La knabino surpashis sur la podion en bela sonorado kaj tio rikoltis aplaudon kaj la plej altan poenton de la konkurso.

La konkurso iris en intensa, varma, justa kaj bonorda atmosfero kaj de tempo al tempo eksplodis aplaudo. Kaj la konkursantoj kaj la rigardantoj dronis en granda ghojo kaj senprecedenca patoso kaj unuafoje sentis fieron pro sia nacio.