Vestoj de Jau-nacio

Vestoj de malsamaj triboj de la nacio estas diferencaj. La vestoj de la viroj prenas nigre bluan koloron kiel la chefan. Ilia jhaketo estas butonumata meze au oblikve. Ili portas ankau longan kitelon kaj pantalonojn en diversaj longecoj. Krome ili portas turbanon kaj krurvindojn. La virinoj portas jakon kun largha antaupeco kaj shovas la baskojn en pantalonon. Iuj virinoj portas jhaketon kun ronda kolumo kaj plisitan jupon. Kapornamoj de la virinoj estas karakterizaj. Ili au spirale turbanigas broditan rubandon en longo de pli ol 10 metroj, au volvas la rubandon en formon de A kaj aldonas diverskolorajn silkajn kaj lanajn fadenojn kaj kolorajn bidojn, au ornamas la rubandon per arghenta peco en formo de lunarko. La nacianoj estas lertaj en teksado kaj tinkturado. Rugha, verda, flava, blanka kaj nigra koloroj estas preferataj.

Hararangho

Ambau seksoj de la nacio shatas longajn harojn. Nur malgranda parto de la nacianoj forrazas la harojn kaj portas vaksan chapeton kovratan per tuko. Kapornamoj de la virinoj estas diversaj. Iuj portas bambuajn pinglojn, aliaj vertikalajn lignajn platojn kaj triaj arghentajn latetojn en totala pezo de 2-3 kilogramoj. Iuj portas sur la kapo arghentajn platojn, arghentajn florojn kaj bidaron, aliaj - blankajn plumojn de fazano. Virinoj en Dayao-montaro en Jinxiu de Guangxi miksas porkan grason en harojn kaj spiraligas ilin en formon de kasko. Virinoj en Longsheng tuberigas la harojn kaj kovras la tuberon per brodita kvadrata nigra tuko kun latero en longo de 5 coloj.

Kaptuko

Ambau seksoj de la nacio aludas sian aghon per chapo kaj kaptuko. En iuj lokoj knabino en agho de 15-16 jaroj anstatauigas la chapon per tuko, kaj tio signifas, ke shi jam estas en agho tauga por edzinigho. Ankau knabo en agho de 15-16 jaroj anstatauigas la chapon per kaptuko. Rughkapaj jau-oj ricevas la nomon pro tio, ke ili portas rughan kaptukon post edzigho. Knabinetoj de malpli ol 7-8 jaroj portas chapon. Poste ili anstatauigas la chapon per kaptuko kaj portas rughan kaptukon post edzinigho.