En
Liangshan-montaro loghata de Ji-nacianoj en Sichuan-provinco oni
ofte povas vidi tegolajn domojn el ramita tero kaj lignaj tabuloj.
Tie la vilaghoj nomighas ofte per nomoj de familio.
En
la vilaghoj vivas au kelkaj au dekoj au pli ol cent familioj havantaj
sangajn interrilatojn. La formigho de tiaj vilaghoj estas nedisigebla
de la historia kaj kultura fono de Ji-nacio. En antikveco la nivelo
de la produktado kaj vivo de la homoj estis malalta. Por sin defendi
kontrau naturaj katastrofoj kaj entrudigho de fremduloj, la nacianoj
elektis vivmanieron de kunvivado. Klanestro au patriarko en la vilagho
prizorgis grandajn aferojn kaj interalie solvon de konfliktoj inter
la vilaghanoj. Klanestro povis esti alte respektata homo. Chiu vilagho
havis fiksajn teron, arbaron, putojn kaj kremaciejon.
Ji-nacianoj
elektis situon kaj orientighon de domo lau sia moro. Ji-nacio kultis
primitivan religion kaj opiniis, ke chio estas animita. Antau elektado
de situo de nova domo ili faris auguron. Antau konstruo de nova
domo estro de familio venis kun modesta donaco al vaste rekonita
kleruo por peti lian sugeston. Tiu faris kalkulon lau la naskighitago,
jarsimbola besto kaj agho por difini la bonauguran daton de malkonstruo
kaj fundamentado.
Ji-nacianoj
elektis tagojn en postsezono por konstruado, kiam kamplaboro estis
nemulta kaj vetero tauga por rami murojn. La argilo de Liangshan-montaro
estas koherema. Kiam oni decidis la lokon de nova domo, oni unue
elfosis argilon sur la bazo kaj metis la fositan argilon en akvon
por 4-5 tagoj. Kiam la moleco de la argilo farighis tauga por ramado,
oni komencis rami murojn. Sur la ramita muro oni faris tegmenton
el abiaj tabuloj. Ji-nacianoj ne akcentis ornamon de la muroj kaj
ekstero de la domo kaj shatis ornami nur aleron, konzolon kaj pendantajn
fostojn. Ji-nacianoj kovris la aleron per tabuloj kun krudaj entranchajhoj
kaj simplaj desegnoj. La domoj de Ji-nacianoj ne havis fenestron,
kaj oni interkruce metis sur la tegmenton du metrojn longajn tegolajn
tabulojn por enlasi lumon kaj refreshigi aeron en la domo.
La interno de la domoj de Ji-nacio estis simple ekipita
kaj ne estis sidochambro kaj manghejo. Chion
oni faris chirkau la fajrujo. Fajrujo estis la centro de la familia
aktivado. Che la fajrujo oni akceptis gastojn kaj interkonsilighis
pri diversaj aferoj.
La
norma fajrujo de Ji-nacianoj estis ronda kavo kun diametro de 60
centimetroj. Che la rando de la fajrujo estis masonajho el tegolformaj
shtonpecoj tajlitaj per manlaboro. En la fajrujo estis tri shtonpecoj
por subporti kaldronon. Gastoj kaj mastroj sidighis dekstre kaj
maldekstre de la fajrujo lau agho. Pli aghaj sidis supre kaj malpli
aghaj kaj virinoj malsupre. Oni ne devis shanghi sidlokon, char
oni rigardis tion malghentila kaj malrespekta.
Fajrujo estis centro de la familio kaj oni kredis, ke
ghi estas animita kaj decidis la sorton de la familio.
Tial oni ne devis jheti malpurajhojn en la fajrujon kaj transpasi
super ghi. En la Novjara Festo oni tenis la fajron brulanta dum
tri tagoj kaj tri noktoj.
Kun evoluo de la socio, shanghighis la materialoj kaj
dispozicio de domkonstruado de Ji-nacianoj. Ili jam rompis la tradician
kutimon de kunloghado de samsanguloj. Parto de Ji-nacianoj, kiuj
pli frue farighis bonhavaj, konstruis sian domon el brikoj kaj tegoloj.
La tradicia stilo de domoj iom post iom farighis "historia
restajho".
|