La
tradicia moro porti surdorse novedzinon al la hejmo de la novedzo
ankorau konservighas en la Chuxiong-a Ji-nacia Autonoma Subprovinco
de Yunnan-provinco, sudokcidente de Chinio.
Che la geedzigho de ji-oj la familio de la novedzo kutime
sendas eskortantojn por bonvenigi la novedzinon al sia hejmo. Ghenerale
la bonveniga eskortantaro konsistas el svatistino, ludistoj de surna-o*,
la novedzo kaj liaj 2 amikoj. Ili chiuj devas piediri la tutan vojon
al la hejmo de la novedzino. Trapasante vilaghojn, ludistoj de surna-o
devas ludi gajan melodion.
Kiam la bonvenigantoj atingis la hejmon de la novedzino,
ili estas invitataj en budon, kie ili ripozas, trinkante teon unue
kaj sukeran akvon poste, kio aludas, ke la novgeedzoj vivos la vivon
unue amaran kaj poste dolchan. Poste frato de la patrino de la novedzino
benas la novgeedzojn kaj metas rughan rubandon sur la novedzon.
Pli poste la bonvenigantoj ghuas bankedon, akompanate de la familianoj
de la novedzino. Dum la bankedo, la respektata maljunulino de bonhava
familio faras tualeton por la novedzino.
Post la bankedo, ludistoj de surna-o refoje ludas gajan
melodion. Kiam la melodio estas ripetata triafoje, frato de la novedzino
portas surdorse la novedzinon eksteren kaj shin transdonas al la
novedzo. La novgeedzoj eliras el la hejmo de la novedzino, akompanate
de la bonvenigantoj, kaj ilin sekvas la eskortantoj de la novedzino.
Se la vojo estas ebena, la novedzino devas piediri kune kun la aliaj,
kiam ili venas al kruta deklivo, valo au loko kun akvo kaj ponto,
la amikoj de la novedzo portas surdorse la novedzinon. Dum la vojo
la junaj bonvenigantoj kaj eskortantoj kantas kanton pri surdorsa
portado de la novedzino, ludas 3-kordajn bangh-ojn, surna-ojn kaj
flutojn.
La virinoj kantas:
Mi iras
nun al via hejmo,
sed al mi baras altaj montoj,
grandaj riveroj kaj deklivoj,
kanaloj kaj pontoj,
kaj mi ne kuraghas iri pluen.
La viroj kantas:
Ne
timu la altajn montojn,
nek deklivojn, valojn kaj pontojn.
Oni vin akompanas en transiro
de la altaj montoj kaj pontoj,
kaj portas surdorse trans la riveroj.
La virinoj kantas:
Mi
ne kuraghas iri al via hejmo,
pro la vojo longa kaj malluma.
Minacas min tigroj kaj lupoj.
Mi ne kuraghas iri pro la timo.
La viroj kantas:
Ne timu,
ne timu,
vin protektas dekoj da bonvenigantoj kaj eskortantoj.
Trankvilighu, glimas la steloj
kiel okuloj, lumigas luno kiel lampo.
Miaj amikoj certe vin portas sur vojo malfacila.
La viglaj bonvenigantoj kaj eskortantoj iras kantante
kaj dancante dum la tuta vojo ghis la hejmo de la novedzo.
Kiam la trupo atingis la hejmon de la novedzo, oni anoncas
la venon per pafado kaj eksplodigo de petardoj. Post kiam la novedzino
estis kondukita en la novan domon, la maljunulo de la vilagho de
la novedzo deklamas kanzonon por la familio de la novedzo. Poste,
la novgeedzoj riverencas al la chielo, tero kaj gepatroj, poste
unu al la alia, kaj tostas unu por la alia, dum la familianoj de
la novedzo faras fajron en la budo kaj donas bankedon
al la gastoj.
Dum la bankedo oni kantas konkurse. Junuloj ludas kordinstrumentojn
kaj erhu-ojn**, knabinoj blovas arbofoliojn kaj kantas naciajn kantojn.
Chiuj gaje dancas chirkau la fajro. Tiam, la novgeedzoj estas chirkauitaj
de la dancantoj kaj ghuas ghojon kune kun la gastoj. Tio markas
la kulminon de la geedzigha ceremonio. La gaja celebrado dauras
la tutan nokton. Gefrauloj kaptas tiun shancon, kantas amkantojn
por elekti por si amaton.
___________________
* Surna-o:
china blovinstrumento, plej ofte uzata en kamparo dum festaj tagoj
** Erhu-o: speco de china kordinstrumento
|