Nupta moro de Ji-nacio

Enamigho kaj geedzigho de la nacio estas nedisigeblaj de kantado kaj dancado. De antikve la nacianoj emas sin amuzi per dancado. En la dancejo gejunuloj konatighas, enamighas kaj decidas la daton de la sekvanta rendevuo.

La dua loko por la amrendevuo de la enamighintaj gejunuloj estas "knabina chambro". Kiam knabino atingas la aghon de 16-17 jaroj, shi sola loghas en knabina chambro. La amato povas tranokti en la chambro kaj ech en la sama lito.

En la tago de geedzigho oni amuzighas tutan nokton. Oni sidigas la novedzinon sur chevalon, kaj tiu firme kaptas la manon de sia frato kaj laute ploras.

Kiam la novgeedzoj eniras en sian chambron, la geavoj kantas toston.

Kiam la novedzo iras bonvenigi la novedzinon, amiko simila al la novedzo en aspekto kaj agho akompanas lin kaj dorsportas la novedzinon al lia hejmo. Kaj la novedzino devas havi amikinon kiel eskortanton.

Nupto dauras 3 tagojn. En 5 tagoj antau la geedzigho la novedzino nenion manghas krom malmulte da sukero kaj fruktoj.

Ambau familioj de la novgeedzoj devas doni festenon al la parencoj kaj najbaroj. Antautage de la nupto la familio de la novedzino donas festenon al la tuta vilagho, kaj ofte pli ol 200 gastoj honoras la festenon per sia alesto.